Job 28

1La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas. 2La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron. 3Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo. 4Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj. 5La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro. 6Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron. 7La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis. 8Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono. 9Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo. 10En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo. 11Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo. 12Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento? 13La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. 14La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi. 15Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi. 16Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. 18Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj. 19Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo. 20De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento? 21Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo. 22La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi. 23Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon; 24Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo. 25Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure, 26Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: 27Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin; 28Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Copyright information for Esperanto